IJF en Kastel’ Sarda

Ĉi tio estas raporto pri la IJF (Internacia Junulara Festivalo) 2014 en Kastel’ Sarda, Italujo.

IJF

Estas mia unua raporto pri Esperanta junulara renkontiĝo, ĉar ankaū estis mia unua renkontiĝo (pli granda ol KEKSO). Mi vojaĝis al IJF kiel oficiala reprezentanto de la GEJ. Fakte, tio signifas, ke mi vojaĝis kvazaū senkoste. Do mi certe antaūĝojis pro ferioj en varma Italujo kaj pro espereble ekkoni mojosajn homojn.

La 16a de Aprilo mi ekvojaĝis kaj flugis de Dortmund al Alghero. Jam en la germana flughaveno mi rimarkis personojn, kiuj ete konformis miajn kliŝojn pri Esperantistoj. Ne surprize, tiu suspekto estis konfirmata atendante la buson (kion oni ofte faras en Italujo). Tie, en la itala bushaltejo, kolektiĝis kurioza grupo da homoj kaj mi unue koniĝis kun Gunnar kaj sia ukulelo.

Komence, mi ne komprenis tiel multe, kiel mi estis esperinta. Sed la aliaj estis helpemaj kaj mi poste rimarkis, ke ankaū partoprenis personoj, kiuj eĉ komprenis pli malmulte ol mi. Ni estis likigataj en granda gastejo, kiu ne vere estis luksa hotelo, sed certe sufiĉis. La plej bona estis nia privata strando kun la plej pura maro. Je nia alveno, ni tuj ricevis antaūgusto de la itala talento de organizado. La oficejo ŝajnis iomete kaosa kaj ankaū servis kiel eta renkontiĝejo. Plie, amiko kaj mi pasigis la unuan nokton sen littuko.

IJF

Mi ne sciis, ke mi devu fari ion pro partopreni senkoste. Feliĉe la “Voĉo” de la IJF, Michael Boris, klarigis al mi, ke mi estus honorata helpi en la trinkejo. Sekve, mi ĉiuvespere kunlaboris tie. Tio verŝajne ne vere profitiĝis, ĉar la helpantoj rajtis trinki senkoste. Cetere, ankaū okazis la gufujo dum la vesperoj. Estis la plej eleganta loko kun klasika muziko kaj teo. Tage estis oferta diversa programo. Oni povis (aū eĉ devis) partopreni je interesaj kursoj ka je longaj ekskursoj al Alghero aū Anglono. Aū oni nur restis strande. Aū iris al la urbo. Aū serĉis manĝajojn…

Krom tio, okazis bonegaj koncertoj vespere. I.a. Amplifiki unue koncertis ekde longa tempo.

Nedubeble, mi ĝojegis partopreni. La homoj mojosegis kaj (precipe la verspera) programo estis amuza. Fine, mi volas mencii kelkajn aĵojn, kiujn mi speciale memorigas:

  • La italoj fakte nur manĝas pastaĵojn.
  • La italoj ne ŝatas matenmanĝon.
  • La tempo en Italujo pasas pli komforte.
  • La tie-estantaj Afrikanoj ĉiukaze estis afablaj homoj.
  • Ĉiu rigardu/partoprenu inernacian vesperon!

Do, estis mia una renkontiĝo, sed certe ne estis mia lasta.

Nächster Beitrag