Unua IJK en Afriko - Togolando

Dieses Jahr fand der IJK zum ersten Mal überhaupt in Afrika, Togo statt.TEJO hat über das Projekt AEJK (afrika eŭropa junulara kapabligo) über 70 Teilnehmer mit EU-Subventionen eingeladen und insgesamt waren 110 Teilnehmer und Organisatoren vor Ort in Aneho, in einem Schulgebäude direkt an der Atlantikküste. Die Deutsche Esperanto-Jugend wurde von 4 Vorstandsmitgliedern und einigen Mitgliedern gut vertreten.

IJF

La ĉijara Internacia Junulara Kongreso okazis la unuan fojon sur la afrika kontinento, prezise en Aneho, Togolando. Kun helpo de TEJO kaj subvencioj de la Erasmus+ programo junuloj de multaj landoj povis partopreni en tiu evento. La 6-an de Aŭgusto la organiza teamo oficiale bonvenigis nin kaj de tiam la kongreso povis komenci. Apud Esperanto-lingvokursoj por komencantoj kaj progresantoj la programeroj estis kunligitaj kun la temo „Viroj kaj virinoj kun siaj kulturoj“. Tiel ni havis multajn eblecojn por interŝanĝi kun partoprenantoj de variaj landoj kun variaj kulturoj ekzemple dum diskutrondoj aŭ prelegoj. Speciala ĉijare estis ankaŭ la granda oferto de trejnadoj. Motivataj trejnistoj alvenis por instrui pri la organizado de landaj agadoj, pri dancado aŭ laboro en teamoj, kaj diskutis pri konduto de introvertulo. La organizantoj ofertis ĉiutage tiom multe da programpunktoj ke vere ĉiu partoprenanto ĉiam trovis interesan okupon. En lundo okazis la Kultur-Lingva Festivalo (KLF), kie ĉiuj partoprenatoj reprezentis sian landon kun kunportitaj maĝaĵoj, trinkaĵoj, vestaĵoj, kaj ankaŭ dancoj. Vespere ni amuziĝis dum koncertoj de Togolandaj kantistoj, kaj kun la esperantaj muzikantoj Jonny M kaj Kimo. Kompreneble ankaŭ ekzistis ebleco partopreni en du ekskursoj. La tuttaga ekskurso al Kpalimé okazis en ĵaŭdo. Du busoj transportis nin al la 4 horojn fora urbo Kpalimé por vidi akvofalon kaj eĉ naĝi en ĝi. Poste ni vizitis kakao- kaj kafoplantaĝon. Dum la duontaga ekskurso en merkredo al Togoville ni prenis boatojn por traspasi la Togo-lagon kaj vizitis la urbon Togoville kun siaj preĝejo, ĝemelarboj kaj vodu-fetiŝoj. Poste ni ankaŭ vizitis iaman sklavodomon kaj ricevis interesajn informojn pri la sklavado en Togolando. En tute estis tre speciala, interesa kaj belega IJK, ĉar la partoprenantoj estis tre diversaj kaj eblis havi ege interesajn diskutojn pri kuluraj malsamecoj. Por ni germanoj estis bele vidi, ke la afrikaj partoprenantoj (kiu nombre superis eŭropanojn) estas tiom motivataj kaj aktivaj en iliaj landoj. Multegaj novaj amikecoj estiĝis kaj en tute estis ege bela sperto kaj ankaŭ aventuro por ni germanoj kaj fakte por ĉiui. Dankegon al la organiza teamo kaj ĉiuj, kiuj helpis realigi tiun projekton. 

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag