Intervjuo kun egalecen

Priskribu vian blogon per kvin vortoj.

Bunta, Aktuala, Kunlabora, Eduka, Pensiga

Kiel vi ekhavis la ideon starigi blogon?

Mi ne memoras ekzakte la momenton kiam ekestis la ideo de la blogo. Fakte ĝi aperis sufiĉe multe antaŭe, kompare al la efektiva apero de la blogo. Ĝenerale en nia amika rondo ni komencis tre ofte diskuti pri temoj rilataj al genra egaleco, GLAT-rajtoj, kaj simile, ni interŝanĝis interesajn artikolojn kaj komentis ilin, aŭ simple babilis pri niaj personaj spertoj. La blogo nur enkadrigas kaj videbligas tiun ĉi interŝanĝon, por ke ĝi estu pliriĉiga por aliaj homoj, same kiel ĝi estas por ni.

Ĝi temas ja pri inismo. Ĉu vi pensas ke en la Esperanto-movado la homoj estas pli akceptemaj pri tiu temo ol en aliaj socioj?

Mi ne kredas tion, kaj ĝuste pro tio mi pensas ke tia blogo kiel Egalecen estas bezonata. Tio ne signifas ke Esperantistoj estas kontraŭ-inismaj, simple ni estas bunta medio, en kiu estas homoj kun malsamaj interesoj kaj sentemo pri la diversaj temoj, inkluzive pri genra egaleco, aŭ pri la aliaj temoj kiujn ni traktas.

Egalecen vi strebas – kiel aspektas tiu egaleco laŭ vi?

La egaleco al kiu ni strebas ne kontraŭstaras, sed defendas la diversecon. Ĝi estas situacio en kiu ĉiu individuo havu la eblon decidi de si mem kiu kaj kia ri estas. Cetere, kvankam ne rekte pri tio temas la blogo, gravas por ni ne nur egaleco laŭ genro kaj seksorientiĝo, sed ankaŭ laŭ aliaj aferoj kiel aĝo, raso, klaso, ktp. La tuta socio havus profiton de tia egaleco, ĉar ĉiu individuo povos kaj rajtos plene montri sian valoron, sen sperti barilojn en la sociaj influoj kaj antaŭjuĝoj.

Kiel vi imagas la mondon post 20 jaroj? Kiuj estas viaj revoj?

Nia revo certe estas ke estu plena egaleco en la socio. La demando estas kiel realisma tio estas. Sed ni estas optimistoj. Nuntempe ni estas longe for de la ideala stato, sed se ni ekzemple komparas la hodiaŭan situacion kun tiu de antaŭ dudek jaroj, okazis multege da pliboniĝo, kiu nun ne nur daŭras, sed eĉ progresas rapide. La novaj generacioj verŝajne estos pli malfermitaj ol la antaŭaj, tamen ne sufiĉas nur esperi, sed necesas ankaŭ aktive kontribui al la realigo de tio.

Kio estis la plej agrabla reakcio kiun vi ricevis pri la blogo?

Ĝenerale ni estis plezure surprizitaj de la sukceso de la blogo, ĉar jam de la komenco la statistikoj montris multe pli da sekvantoj kaj ŝatantoj ol kiom ni atendis en tiom mallonga tempo. Por iuj el ni estis tre agrable renkontiĝi dum kongresoj kun nekonataj esperantistoj, kiuj jam konis la blogon kaj gratulis pri ĝi. Krome ni persone tre ĝojas kiam niaj legantoj kundividas en siaj fejsbukaj aŭ tviteraj kontoj niajn artikolojn, ĉar tio estas signalo ke homoj taksas ilin legindaj.

Se homoj interesiĝas pri kunlabori – ĉu eblas? Kiel?

Kompreneble ni volonte akceptos ĉies kontribuojn, kaj ni kaptas tiun ĉi okazon por instigi la legantojn verki aŭ traduki artikolojn (sed ankaŭ videojn aŭ alispecan materialon) por Egalecen. Vi povas kontakti la redakcion per la retadreso egalecen, aŭ ankaŭ pere de niaj kontoj en Facebook kaj Twitter. Ni jam antaŭdankas ĉiujn kunlaborontojn, same kiel ĉiujn kiuj ĉiusemajne sekvas la blogon kaj komentas ĝin.

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag