Pri iom da ismoj

Se vi navigos sur la novan, freŝbakitan retejon de la Gearmana Esperanto-Junularo (https://esperanto.de/dej), vi eble rimarkos tie la distingeblan sloganon “Wir machen Völkerverständigung!”, super la kongresa bildo de kio laŭ mia memoro estis JES 2017/’18 en Ŝĉeĉino. Por tiuj, kiuj ne kompetentas pri la germana lingvo, ĝi iom libere tradukeblas al “Ni ebligas interkulturan kompreniĝon”. Laŭ mi, indas reflekti iomete pri tio.
Mi havas la ĝeneralan impreson, ke inter ni nuntempaj junaj esperantistoj ofte ne plu ekzistas tiom preciza bildo de tio, kio efektive konsistigas la “esperantismon”, kiun ni strebas antaŭenmovi. Ĉu temas plej baze sole pri la celo disvastigi la uzadon de la lingvo Esperanto kaj ebligi ĝian lernadon al kiel eble plej da homoj? Aŭ ĉu ja temas pri io pli ol tio, pri la samtempa subteno kaj kreado de iaj interkulturaj kaj toleremigaj iniciatoj, kiel sugestas almenaŭ la slogano de nia retpaĝo? Ĉu ni esence konsideras junularajn asociojn kiel la nian organizaĵoj politikaj?
Ĉiaj ĉi demandoj ja ne estas io nova, sed male profunde okupadis la Esperanto-movadon preskaŭ jam ekde la publikigo de la lingvoprojekto fare de L. L. Zamenhof. Per tiu ĉi iom ĥaosa eseo, mi ŝatus plivastigi vian perspektivon sur la diversajn ideologiajn kadrojn, en kiuj esperantistoj de la pasinteco kaj de la nuntempo vidis kaj vidas sian propran agadon.
Pritraktante tiun ĉi temon, indas vidi ĝin ekde ĝia historia komenco: Vi ja certe konas la klasikan kaj iom tro simpligitan narativon pri tio, kiel la juna Ludwik Lejzer ĉirkaŭiradis en sia hejmurbo Bjalistoko kaj miris pri la daŭraj kvereloj inter la kvar etnaj grupoj, kiuj tiutempe konsistigis la tiean loĝantaron; pri kiel li tiam supozeble havis sian plej signifan “heŭreka!”-momenton, ekhavante la ideon kaj motiviĝon por krei la lingvon, kiun ni hodiaŭ konas kiel Esperanto; pri lia vizio, ke disvastigante sian facilan kaj neŭtralan lingvon li povus kontribui al interetna kaj internacia kompreniĝo, eble ankaŭ al tutmonda pacemo kaj paciĝo.
La pli detala realo kompreneble ĉiam estas iom pli komplika ol tiaj simpligaj rakontetoj. Indas ne forgesi, ke la motiviĝo de Zamenhof por la kreado de Esperanto ne estis simple reago al iaj simetriaj “kvereloj” inter etnaj grupoj, sed naskiĝis specife kiel propono por ebla plibonigo de la situacio de la juda loĝantaro, kiu tiutempe devis suferadi daŭrantaj pogromojn kaj diskriminaciojn en multaj partoj de Eŭropo. En tiu kunteksto ankaŭ notindas, ke Zamenhof, mem estante judo, kiel junulo iom aktivis en la siaepoke ekevoluiĝanta cionisma movado. Nur poste, kiam li pliaĝiĝis, Zamenhof detiriĝis de lia apogo de la celoj de tiu movado, kiujn –tre ironie– li taksis tro malrealismaj: Laŭ Zamenhof, ĝiaj ĉefaj du celoj, revivigo de la hebrea lingvo kaj starigo de protekta nacia ŝtato por judoj en ilia historia gepatrujo, neniam povus plenumiĝi. Nu, hodiaŭ ni efektive ja scias, ke li eraris pri tiu taksado. Kaj estas ja iom bizara fakto, ke la sola vizio-revo, kiun la granda idealisto Zamenhof iam flankenmetis kiel laŭ li tro malverŝajnan, estis la sola, kiu en la sekvo plenplene realiĝis …
Kial mi mencias ĉion ĉi? Ĉar estas tre grave kompreni tiun specifan spertan kaj aktivadan fonon de la kreinto de Esperanto por ankaŭ kompreni la estiĝon de kion oni povus nomi la unuan ideologion rekte ligitan al nia lingvo: La Zamenhof-a hilelismo (poste homaranismo) estis projekto unue specife dezegnita kun la celo por helpi la situacion de la judoj. Zamenhof imagis, ke paralele al la establo de la neŭtrale homa lingvo Esperanto (kiel dua, ne anstataŭonta) por ĉiuj, indus ankaŭ establi neŭtrale homan religion, kiu sammaniere ne anstataŭus la ekzistantajn religiojn, sed nur estus iaspeca aldona teologia kadro, pere de kiu anoj de diversaj kredoj povus renkontiĝi en spirito de toleremo kaj gefrateco. Iom reduktite oni trovas tiun aspekton de universala gefrateco trans etnaj, lingvaj kaj religiaj limoj ankaŭ en la poste de li deklarita “interna ideo” de Esperanto.
Tiuj ideoj de Zamenhof, tamen, neniam vere sukcesis fariĝi kernaj ideologieroj de plimulto de la esperantistaro. Post lia morto en la jaro 1917, kaj ankaŭ post la teruraj kaj traŭmatigaj spertadoj de la Unua Mondmilito en Eŭropo, kiu tre supozeble seniluziigis multege da homoj rilate al la atingebleco de universala toleremo kaj pacemo, aliaj perspektivoj ekgajnadis apogon en la tiama Esperantujo. Estis la tempo de la estiĝo de la unua signifa ideologia skizmo ene de la movado: Je unu flanko troviĝis la tiel nomataj neŭtralismaj esperantistoj, kies kerna argumento por la varbado por Esperanto estis, ke vaste ekapliki ĝin en areoj kiel komerco, scienco, diplomatio kaj ĝenerale internaciaj rilatoj montriĝus afero tre utila kaj praktika, ĉar ĝi multe faciligus transliman komunikadon. Ili draste kontraŭis ian ajn ligiĝon de la movado al eksterlingvaj celoj; nek al iel idealismaj-filozofiaj kiel tiuj imagitaj de Zamenhof, nek al celoj tro specife politikemaj. Je la alia flanko, kontraste, estis ĝuste tiaj-lastaj politikemuloj: maldekstremaj (ĉu socialismaj, ĉu anarĥiismaj) esperantistoj, kiuj rifuzis la ĵus menciitan neŭtralismon kiel burĝecan ideon kaj anstataŭe proponis utiligadi Esperanton por la tutmonda klasbatalo, tiel ebligonte al la laborantoj el ĉiuj landoj unuiĝon surbaze de ĉi tiu lingvo universala. La kontraŭstarado de tiuj du nekunigeblaj movadaj ideologioj kompreneble ankaŭ manifestiĝis sur nivelo organiza: Dum la neŭtralistoj membris en la Universala Esperanto-Asocio (UEA), la maldekstremuloj preferis la Sennaciecan Asocion Tutmondan (SAT). Ĝis la Dua Mondmilito, la graveco de ambaŭ tiuj flankoj de la movado estis preskaŭ egala. Nur poste, kun la restrukturigo kaj restarigo de la esperantista aktivado en la malfruaj 40-aj kaj 50-aj jaroj, UEA pli-malpli reakiris la “monopolon” de reprezentado de tutmonda Esperantujo, dum SAT ja ankaŭ pluekzistis, sed ne plu kiel menciinda konkuranta asocio.
Estis ĝuste dum tiu restrukturiga, postmilita tempo, kiam ankaŭ la specife junulara movado komencis gajnadi pli kaj pli da signifo. Ekde tiam Internaciaj Junularaj Kongresoj okazis regule, organizataj ĝis hodiaŭ de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj ĝiaj landaj subasocioj. Konsiderante, ke ni kiel Germana Esperanto-Junularo ja estas unu el tiuj subasocioj de TEJO, kaj ke TEJO mem dum la plejparto de sia historio funkciis kiel junulara sekcio de UEA, ni devas do agnoski, ke almenaŭ el historia vidpunkto ni ja staras en la tradicio de la neŭtralismaj esperantistoj.
Sed ĉu tia kategoriigo daŭre portas ian ajn signifon en la hodiaŭa tempo, en la Esperantujo de 2020? Intertempe aferoj ja multe evoluiĝis kaj ŝanĝiĝis, kaj almenaŭ ekde la jaro 2012 TEJO forlasis la pozicion de plej ortodoksa neŭtralismo (kiu implikus okupiĝon strikte nur pri lingvopolitikaj demandoj), aldonante al sia statuto, ke inter ĝiaj celoj ankaŭ estas la strebado “plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sendepende de diferencoj rilate al nacieco, raso, sekso, genro, genra orientiĝo, religio, politiko aŭ lingvo”, “helpi la junularon havi aktivan rolon en konstruo de socio daŭripova, inkluziva, internacia, interkompreniĝa kaj rajtrespekta” kaj “kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, disvolvante ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj” (laŭ la versio de la statuto laste modifita dum IJK 2019).
Parolante pri la statuto de TEJO kaj la tie difinitaj organizaj celoj, ni ankaŭ direktu la rigardon al la du unuaj tie menciitaj (kaj eble pli Esperanto-rilataj) celoj, nome, “disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto” kaj “kontribui al la evoluo de la Esperanta kulturo”. Kion oni ĉi tie unuavide eble ne rimarkas, estas, ke en tiuj du vortumitaj frazeroj –laŭŝajne tute harmonie kaj senkonflikte metitaj unu apud la alia– fakte iasence speguliĝas la dua granda skizmo inter konkurantaj Esperanto-ideologioj, pri kiu mi ankoraŭ ne parolis: La tradicia Esperanto-movado, ĉu neŭtralisma ĉu ne, ĉiam vidis kiel sian plej altan prioritaton la sukcesan tutmondan disvastigon de Esperanto. La samtempa estiĝo de Esperanta kulturo, inkluzivanta la centojn da esperantlingvaj literaturaĵoj kaj muzikpecoj, la tre apartan “sociologian” kuntekston de esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj, fine eĉ la aperon de Esperante parolantaj familioj kaj denaskuloj, estis konsiderata agrabla kaj bonvena kromrezulto, kiu ja ebligis bonajn argumentojn pri la taŭgeco de la lingvo, sed neniam estis vere esenca al tiu kerna strebado je universaligo de Esperanto, ĝia fina venko. Tiun tradician sintenon oni do kutime nomas “finvenkismo”. En la jaro 1980 tamen, precipe dum la tiama IJK en la finna urbo de Raŭmo, okazis unuafoje, ke kelkaj esperantistoj proponis renversigon de tiu tradicia prioritatigo: Ili prezentis al la kongresanaro manifeston (kvazaŭ la fonda dokumento de la ideologio de “raŭmismo”), kiu postulis efektive forlasi la laŭaserte neniam realigeblajn revojn pri internacia oficialigo de la lingvo, kaj anstataŭe fokusiĝi ĝuste sur la kultivado de Esperanta kulturo, kia ĝi jam ekzistas. Unu el la plej interesaj frazoj de tiu manifesto, laŭ mi, estas la nova identeca perspektivo, kiun ĝi volas doni al esperantistoj, nome ke ili esence estas anoj de “mem elektita diaspora lingva minoritato”. Tiel do naskiĝis la konkurado inter tiuj du diversaj ideologiaj aliroj al Esperanta aktivado, unuflanke finvenkismo, raŭmismo aliflanke. Ĝuste al ambaŭ de tiuj perspektivoj TEJO cedas iom da spaco en la statuta priskribo de ĝia celaro.
Do kie ĉio ĉi lasas nin, kiel hodiaŭajn aktivulojn en la Esperanto-junularoj? Ĉu tiaj ideologiaj disputoj ankoraŭ estas signifaj por nia nuntempa agado?
La Zamenhof-aj ideoj certe havis sian ĉarmon, ekzemple tiu pri pacigo de la mondo per komuna lingvo. Sed nu, ĉu la milito en Jugoslavio dum la 90-aj jaroj ne plej amare pruvis, ke eĉ anoj de etnoj, kiuj esence parolas la saman lingvon (la serbokroatan) povas plej terure militi kaj masakri unu kontraŭ la alia?
Agado por socialismaj perspektivoj dum tiu ĉi kriza tempo, kiam ja plej klare montriĝas la kontraŭdiro inter kapitalisma ekonomio kaj ekologia daŭripoveco, certe estas inda afero. Tamen, ĉu enmiksi Esperanton en tiujn necesajn luktojn ne estas iom tro nerilata kaj laŭvola?
La neŭtralisma aliro ja ŝajnas tre pragmatika, ĉar ĝi agnoskas, ke Esperantujo ne povas esti kiel eble plej malferma al kiel eble plej da personoj, se ĝia movado ligiĝas al specifaj kaj eksterlingvaj politikaj temoj. Sed ĉu ni vere volas ne rajti protesti kaj distanciĝi, kiam ekzemple homoj kiel Josef Dörr, eksa kaj longatempa prezidanto de la Sarlanda Esperanto-Ligo, parlamentaniĝas por la faŝismeca partio AfD, tiel eble kaŭzante publikan asociiĝon de la esperantistaro ĝenerale kun kontraŭhomaj ideologioj kiel tiuj propagandataj de tiu partiaĉo?
Ĉu ni estu finvenkistoj, ĉu raŭmistoj? Ĉu fina venko ne estas io tro malverŝajna, reva? Eble iomete pli promesemas iuj pluevoluigoj de finvenkismo, kiel la strebo je lobiumado por oficialigo de Esperanto ne tutmonde, sed ekskluzive en Eŭropo (kaj pli specife en la strukturoj de la EU post Briteliro). Tia ĉi aliro almenaŭ ne provas forfantaziigi la fakton, ke la lingvo Esperanto kaj la komunumo Esperantujo ĉiam estis relative eŭropcentrismaj dekomence.
Raŭmismo ŝajnas esti tre senca reinterpreto de esperantismo, ĉar ĝi ja pli kongruas kun la realo de Esperantujo, kia ĝi estas. Mi povas konsenti kun raŭmismo eĉ tiugrade, ke mi dirus, ke supozata fina venko fakte estus detruiga al la ekzistanta Esperanta kulturo, kia ni ĝin konas kaj aprezas. Sed se iuj homoj pervertigas la bazan ideon de raŭmismo kaj kreas el ĝi sektecan rolludon por plenkreskuloj, la Esperantan Civiton, tiam mi ankaŭ emas diri ĉaŭ-ĉaŭ.
Eble ĉio ĉi finfine ne gravas por ni. Eble ni ja simple nur volas daŭrigadi la organizadon de junularoj eventoj, renkontiĝi, amuziĝi, ebriiĝi. Eble ĉiaj ĉi ideologiaj aliroj al Esperanto estas tempoperda hobio de verdaj papoj-intelektuloj. Eble ni prenu la ekzemplon de la kelkaj denaskuloj inter ni, por kiuj la senkondiĉeco de ilia esperantumado estas ja pli evidenta ol por ĉiuj aliaj. Ili entute ne bezonas iun aktivigan ideologion por esti unu el la plej vivecaj partoj de tiu ĉi lingva komunumo.
Ĉu entute fajfi do pri ĉiaj ismoj? Mi pensas, ke konscii pri ili almenaŭ donas kaj ebligas pli klaran komprenon de tio, kial nia movado kaj lingva komunumo daŭre vivas. Se ne ekzistintus la miloj da iamaj kaj nunaj esperantistoj, motivigitaj per la plej diversaj ideologiaj kialoj por la daŭra aplikado kaj pluevoluigado de tiu ĉi lingvo, ĝi tutsimple malaperintus kiel unu projekto inter multaj sur la plej polvoplenaj librobretaroj de la historio. Oni devas ja agnoski, ke ĉiuj ĉi menciitaj ismoj, ideologioj kaj rivalecoj, kiujn homoj ie kaj iam ligis kaj ligas al Esperanto, funkciis fakte kiel benzino por la motoro de la movado, kiu ja igis Esperantujon la vibra, viva kaj vigla mikrosocio, kies parto ni nun estas. Esperanto bezonas kialojn por esti lernita, kaj tiusence ideologia varieco kreas plej multe da magnetoj por povi altiri samtempe pacemulojn, anarĥiistojn, kulturemulojn, lingvoŝatantojn kaj multe da aliaj.
La vivanta lingva komunumo ĉirkaŭ Esperanto estas tre verŝajne historie la sola, kies ĉefa rimedo por la reproduktado de ĝiaj anoj-parolantoj estas varbado al lernado anstataŭ la natura intergeneracia transdonado de la lingvo (ja denaskuloj ekzistas, sed ili restas daŭre randa fenomeno). Se ni do volas per niaj limigitaj fortoj kontribui al la pretervivado de Esperantujo, indas varbadi ĉiamaniere. Kaj “Wir machen Völkerverständigung!” ja estas tre bela varba slogano, ĉu ne?

Aŭtoro: Michael

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag