Aliĝu al JES!

Aliĝu al senpaga JES - 1a-3a de januaro 2021, virtuale kaj surloke en multaj lokoj!

Dum tiu ĉi JES ni kunigos retan eventon ĉe hopin.to kaj ĉeestajn negrandajn renkontiĝojn - JESerojn.

Vin atendas diversaj programeroj kiel interkona kaj internacia vesperoj, prelegoj, babilejoj, gufujo, drinkejo kaj memkompreneble koncertoj. Ne forgesu proponi vian programeron en la aliĝilo 😉 Se vi ne volas festi sole, ni helpas al vi trovi kunfestantojn! Do proponu vian JESeron por krei renkontiĝeton laŭ via imago aŭ aliĝu al jam kreita JESero!

Pli da informoj kaj la aliĝilon vi trovos ĉe https://jes.pej.pl

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag