Se vi ankoraŭ ne scias kion fari dum viajn feriojn, aŭ ĉiam volis ekkoni pli bone eŭropo, jen kelkajn esperanto renkontiĝojn kie sin ofertas ŝancon! Tiuj estas sufiĉe grandaj kaj tradiciaj renkontiĝojn kun bunta programo kaj internaciaj vizitantoj, do ili ofertas perfektan eblecon por praktiki kaj sperti esperanto kaj esperantujon.
Se vi vizitas la renkontiĝon informu vin pri niaj vojaĝsubvenciojn! Se vi sciigi nin pri via sperto dum la renkontiĝojn volonte skribu al ni artikolon por la kune.
La Internacia Junulara Kongreso (IJK) estas la oficiala ĉiujara kongreso de TEJO kaj kutime fariĝas la plej granda junulara esperanto-renkontiĝo de la jaro en la mondo. Ĝi okazas tradicie dum unu semajno en julio aŭ aŭgusto, ofte tuj antaŭ aŭ post la UK, kaj normale ĉeestas ĝin ĉirkaŭ 300 junuloj. La 43-a IJK okazinta en 1987 en Krakovo atingis la rekordan nombron de pli ol 1000 kongresanoj.
Jen la aliĝilo!
Somera Esperanto-Studado, en 2007 nomata Slava Esperanto-Studado, (mallongigo SES) estas la plej granda internacia Esperanto-renkontiĝo celanta lernadon de Esperanto.Ĉiujare, ekde 2007, ĝi okazas somere en Slovakio, kun escepto en 2014, kiam ĝi krom Slovakio okazis ankaŭ en Rusio. Ĝia programo krom instruado konsistas ankaŭ de akompanaj kultur-amuzaj programeroj.
Jen la aliĝilo!
La Internacia Junulara Festivalo (IJF) estas porjunula Esperanto-aranĝo organizata de la Itala Esperantista Junularo ĉiujare en alia itala urbo. Ĝi kutimas okazi dum la paskaj lernejaj ferioj.
La unua IJF okazis en 1977. La aranĝo havas plej ofte ĉirkaŭ 100 partoprenantojn; la plej granda (kun 325 partoprenantoj) estis la 24-a IJF, okazinta en 2000 en Cavallino.
Jen la aliĝilo!
La Internacia Junulara Semajno, mallongigite IJS, hungare Nemzetközi Ifjúsági Eszperantó Fesztivál estas la plej granda ĉiujara, internacia renkontiĝo de la Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), kaj unu el la plej grandaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj en la mondo.
Jen la aliĝilo!
Jen la aliĝilo!