DEJ-Wochenende

La 2-a GEJ-Semajnfino en Brunsviko

Ĉar nia 1-a GEJ-Semajnfino en Halbe en aprilo estis tre bela, ni volas oferti al vi ĉi-jare ankoraŭ duan okazon iĝi kreema kune kun ni! Ĉi-foje ni renkontiĝos de la 16-a ĝis la 18-a de septembro en Brunsviko (Braunschweig), do en la loko, kie venontjare ĉirkaŭ Pentekosto okazos ankaŭ la 100-a Germana Esperanto-Kongreso – jen kion ni jam povas malkaŝi. Dumtage ni denove havos trejnadojn pri teamdinamiko kaj kvazaŭ-seminariajn laborgrupojn, vespere ni ludos. Krome pliriĉigos nian programon urbesplorado per la ludo Actionbound. Ni volonte malfermas al pliaj programproponoj de via flanko! Eble kunportu ludon aŭ simple lasu vin surpriziĝi pri tio, kion kunportos la aliaj!

La partopreno kostas 10€ por persono, kiuj ĉefe estos bezonataj por la komuna manĝado. Bonvolu kunporti dormsakon kaj matraceton por vi mem. La ekzaktan adreson de la renkonto ni komunikos al vi baldaŭ retpoŝte, kiam vi jam estas aliĝinta.

Aliĝu

Ek al la aliĝilo!

Pago

Vi povas antaŭpagi vian partoprenkotizon de 10€ al ni rekte per ĝirado al nia bankokonto:

Posedanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE64 2512 0510 0008 4249 00
BIC/SWIFT: BFSWDE33HAN

2-a_GEJ-Semajnfino_largha