Esperanto-tendumado en la Domeyer-parko en Herzberg

Skolta tendumado en Herzberg dum Pasko Karaj membroj, mi ŝatus inviti ĉiujn el vi, kiuj ne iras al IJF dum pasko, tiujn kiuj ŝatas tendumi kaj interkonatiĝi kun la Verdaj Skoltoj por fari mojosajn aktivaĵojn, sidi ĉirkaŭ fajro, kuiri mem kaj iam viziti la Esperanto-urbon Herzberg am Harz.

Tendantoj

Inter la 28-a kaj 30-a de marto okazos Esperanto-kurso kaj ekde la 31-a la Verdaj Skoltoj alvenos, kaj ni daŭrigos la tendumadon kune. Ili restos ĝis la 5-a de aprilo, sed ekde la 4-a rekomenciĝos la lernejo. Do se vi interesiĝas, bonvolu skribi al mi kaj diri, kiom longe vi povas partopreni. Ankaŭ se vi bezonas helpi plani vian vojaĝon, aŭ havas pliajn demandojn, kontaktu: michaela (punkt) stegmaier (at) esperanto (punkt) de

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag