Recenzo de Niebla de Miguel de Unamuno

Kiam oni legas bonan libron, oni eble eksentas, ke oni perdiĝas en la fikcia mondo, kaj ke la efektiva mondo malaperis. La distingo inter realeco kaj fikcio malklariĝas en la libro Niebla (Nubleto) de la hispana aŭtoro Miguel de Unamuno.

Niebla komenciĝas kun prologo de Victor Goti, kiu diras, ke li konas la aŭtoron. Tamen, Victor estas fikcia rolulo, kiu estas la amiko de la ĉefrolulo. La ĉefrolulo estas Augusto Pérez, viro enamiĝanta kun la virino Eugenia Domingo del Arco. Bedaŭrinde por Augusto, Eugenia jam fianĉiniĝis kun alia viro.

En Niebla, Augusto provas gajni la korinklinon de Eugenia, adoptas hundon (al kiu li parolas), kaj filozofie diskutas kun aliaj roluloj. La amiko Victor decidas skribi “nivolon.” Kaj, kio estas “nivolo”? Esence, nivolo estas romano, kiu ne estas romano. Victor komprenigas la naturon de lia nivolo. Li diras, ke ĝi havos multajn dialogojn, kaj ke se la rolulo estas sola, ekzistos hundo, al kiu la rolulo diras siajn monologojn.

Diras Augusto al Victor, “Ĉu vi scias, Victor, ke mi havas la impreson, ke vi estas inventanta min?”

“Eble mi estas!” respondas Victor.

Tia estas la filozofiaj diskutoj de la nivolo Niebla. Niebla estas fama pro la parto, en kiu Augusto renkontas sian propran aŭtoron, Miguel de Unamuno. Augusto komencas pensi pri lia ekzisto. Li meditas: “Mi pensas, tial mi estas,” kaj, “Mi estas, tial mi pensas,” kaj eĉ, “Mi manĝas, tial mi estas.”

Kvankam mi ne pensas, ke Augusto estas tre ŝatinda rolulo, la dialogo kaj aliaj roluloj estas tre fascinaj. Rolulo, kiu interesis min, estas Don Fermín, la onklo de Eugenia. Don Fermín estas anarkiisto kaj esperantisto. Kiam la vortoj de ŝia onklino konfuzas ŝin, Eugenia diras, “Nu, mi ne komprenas. Estus pli bone se vi parolus Esperanton, kiel Onklo Fermín.”

Je alia okazo, Don Fermín diras al Augusto, ke li devas skribi la familian nomon de Eugenia, del Arco, kun la litero K.

“Do, ĉu vi estas fonetikisto, ankaŭ?” demandas Augusto.

“Ankaŭ? Kial ‘ankaŭ’?” respondas Don Fermín.

“Ĉar vi jam estas anarkiisto kaj esperantisto.”

“Ĉiuj tiuj estas unu, sinjoro, ĉiuj tiuj estas unu,” diras Don Fermín.

Malgraŭ—aŭ, eble pro—la filozofia naturo de la libro, Niebla montriĝas esti alloga verko.

Nieblan en la germanan (Nebel) tradukis Otto Buek.

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag