Klasikmuzikaj Kuriozaĵoj

La speco de muziko kiun plej multe da homoj konas kiel klasikan muzikon fakte pli oficiale nomiĝas okcidenta altkultura muziko (aŭ OAM), supozeble ĉar estas sufiĉe granda kongruo inter la homoj klasikmuzikemaj kaj la homoj kiuj preferas havi klasan societon. Verdire, en la historio de OAM troveblas ne malmultaj kuriozaj kaj ne tro altkulturaj okazaĵoj... Pri kelkaj vi povas legi ĉi tie.

  • Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kaj Ŝarl Kamij Sen-Sans ambaŭ estis baletemeguloj: Ili ofte kaj ĝoje kune imitis baletistinojn. Unufoje en Moskvo ili surscejenigis, por impresi unu la alian, la mallongan baleton Galateo kaj Pigmaliono. De Sen-Sans grandioze enkorpiĝis Galateo. Por tiuj el vi kiuj ne konas la rakonton: Galateo estas skulpturo. Baletanta skulpturo, ĉi tie.
  • Edvard Grig, kiu interalie komponis muzikon por la Ibsen-dramo Per Gjunt (Peer Gynt), diris la jenan pri unu el la pecoj: „Por la Halo de la Monto-Reĝo mi komponis ion kio tiom fetoras je bovokoto, ultra-Norvegiismo, kaj al-vi-mem-sufiĉu-eco, ke mi mem ne povas toleri aŭskulti ĝin, kvankam mi esperas ke la ironio ja rimarkiĝos.“ La venontan fojon kiam iu mencias al vi OAM-on, vi havas bonan kialon por rajti paroli pri bovokoto.
  • Artur Ŝnabel, aŭstra pianisto de la frua 20-a jarcento, iam demandiĝis pri la sekreto rilate al lia ludado. Lia respondo: „Mi ĉiam atentas, ke la kovrilo super la klavaro estu levita, antaŭ ol mi ekludas.“
  • Volfgango Amadeo Mocarto pro sia tuta persono kaj vivo meritas propran listopunkton. Nur kelkmalmultaj el liaj kuriozaj muzikaj kreaĵoj estas: la kanono „Leku mian pugon“ (K. 231); la violonsonatoj K. 379 kaj K. 454, por kiuj li notis la pianopartojn nur post la premieroj; la Muzika Amuzaĵo K. 522, kiu ŝercas pri sentalentaj komponistoj; kaj la ario Kvazaŭ Roko (Come Scoglio): La premierkantistino Adriana del Bene ofte levis la kapon dum altaj tonoj kaj faligis la mentonon dum malaltaj, do Mocarto komponis arion kun multaj grandaj tonsaltoj por povi rigardi ŝin „kapmovantan kvazaŭ koko“.
  • Lastlistere: La Baĥ-familio multkonate sufiĉe grandis. Johano Sebastiano havis dudek infanojn – aŭ ĉu dudek unu? Peter Ŝikele raportas pri (kaj ludas verkaĵojn de) la sola forgesita filo: P. D. Q. (Pretty Damn Quick/Sufiĉe Damne Rapide) Baĥ. Laŭ Ŝikele, la plej rekonebla karakteraĵo de la muziko de P. D. Q. estas „mania plagiatismo“. Sed kion alian povus fari forgesita filo, vere?

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag