La speco de muziko kiun plej multe da homoj konas kiel klasikan
muzikon fakte pli oficiale nomiĝas okcidenta altkultura muziko (aŭ
OAM), supozeble ĉar estas sufiĉe granda kongruo inter la homoj
klasikmuzikemaj kaj la homoj kiuj preferas havi klasan societon.
Verdire, en la historio de OAM troveblas ne malmultaj kuriozaj kaj ne
tro altkulturaj okazaĵoj... Pri kelkaj vi povas legi ĉi tie.
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kaj Ŝarl Kamij Sen-Sans ambaŭ estis
baletemeguloj: Ili ofte kaj ĝoje kune imitis baletistinojn. Unufoje
en Moskvo ili surscejenigis, por impresi unu la alian, la mallongan
baleton Galateo kaj Pigmaliono. De Sen-Sans grandioze enkorpiĝis
Galateo. Por tiuj el vi kiuj ne konas la rakonton: Galateo estas
skulpturo. Baletanta skulpturo, ĉi tie.
- Edvard Grig, kiu interalie komponis muzikon por la Ibsen-dramo Per
Gjunt (Peer Gynt), diris la jenan pri unu el la pecoj: „Por la
Halo de la Monto-Reĝo mi komponis ion kio tiom fetoras je
bovokoto, ultra-Norvegiismo, kaj al-vi-mem-sufiĉu-eco, ke mi mem
ne povas toleri aŭskulti ĝin, kvankam mi esperas ke la ironio ja
rimarkiĝos.“ La venontan fojon kiam iu mencias al vi OAM-on, vi
havas bonan kialon por rajti paroli pri bovokoto.
- Artur Ŝnabel, aŭstra pianisto de la frua 20-a jarcento, iam
demandiĝis pri la sekreto rilate al lia ludado. Lia respondo: „Mi
ĉiam atentas, ke la kovrilo super la klavaro estu levita, antaŭ ol
mi ekludas.“
- Volfgango Amadeo Mocarto pro sia tuta persono kaj vivo meritas
propran listopunkton. Nur kelkmalmultaj el liaj kuriozaj muzikaj
kreaĵoj estas: la kanono „Leku mian pugon“ (K. 231); la
violonsonatoj K. 379 kaj K. 454, por kiuj li notis la pianopartojn
nur post la premieroj; la Muzika Amuzaĵo K. 522, kiu ŝercas pri
sentalentaj komponistoj; kaj la ario Kvazaŭ Roko (Come Scoglio):
La premierkantistino Adriana del Bene ofte levis la kapon dum altaj
tonoj kaj faligis la mentonon dum malaltaj, do Mocarto komponis
arion kun multaj grandaj tonsaltoj por povi rigardi ŝin „kapmovantan
kvazaŭ koko“.
- Lastlistere: La Baĥ-familio multkonate sufiĉe grandis. Johano
Sebastiano havis dudek infanojn – aŭ ĉu dudek unu? Peter Ŝikele
raportas pri (kaj ludas verkaĵojn de) la sola forgesita filo: P.
D. Q. (Pretty Damn Quick/Sufiĉe Damne Rapide) Baĥ. Laŭ Ŝikele, la
plej rekonebla karakteraĵo de la muziko de P. D. Q. estas „mania
plagiatismo“. Sed kion alian povus fari forgesita filo, vere?