17. KEKSO in Erfurt

Samtempe kaj samloke kiel la GEK okasis la 17a KEKSO. Ĝi estas eta, kreema esperanto kurso kaj renkontiĝo por junaj esperantistoj.

Keksoj

Ni ĉefe estis ekstere, malgraŭ ni iam babilis kun „plenkreskuloj“, partoprenis en komunaj aferoj kaj vizitis la libroservon. Ĉi tie mi rakontas pri nia semajnfino por la forestinta junuloj kaj la aliaj partoprenantoj de GEK.

Ĉiutage ni manĝis rostitajn panojn, legumojn aŭ kuskuson, feliĉe ni trovis rost-fajrigilon poste longa serĉumado. Stranĝas, ke ne ĉiu superbazaro vendas tion.

Kie la junuloj kaŝis?

Dum la aranĝo, ni komencis traduki malnovajn komikojn (kies kopirajta jam finiĝis). Bedaŭrinde, tiu projekto estis tro granda por unu semajnfino. Malgraŭ ĝi bone servis por lerni kaj ekzerci nian lingvon kaj raraj vortoj. Plie, iom da novuloj esperantiĝis, amikiĝis.

Keksoj

Kiam ni ne laboris, ni ĝuis varman sunlumon, diversajn ludojn (Munchkin, Dixit, eĉ Go') aŭ esploris la urbon. Multaj parkoj invitis nin, la akvo fontana malvarmigis niajn piedojn. Aŭ eĉ plu.

Post sunsubiro, ni daŭre iras tra Erfurt kaj malkovris plu belajn ejojn. Eksemple, la „Krämerbrücke“ altiras multaj homoj. Ili sidis sube. Ili festis en la ĉirkaŭejo.

Dum la fina tago, ni rostas per niaj lastaj du karberoj. Amikoj foriris – sed ĉiu jam antaŭĝojis por SES (Rusio), FESTO (Francio) aŭ almenaŭ la venonta KEKSO. Se vi havas tempon dum aŭgusto, partoprenu en internacia renkontiĝo!

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag