Bonvenon arbon

Ĉi tio estas traduko de la Norvega kristnaskkanto Du grønne, glitrende tre, kies tekston verkis Johan Krohn. Ekzistas diversaj melodioj; mi mem plej ŝatas tiun verkitan de Edvard Grieg.

Bonvenu, arbo en verda bril',
vi bonŝatato kun ĝoja helo,
sur ĉiu branĉo kristnasklumil'
kaj supre staras glimanta stelo!

Ĝi linde oru, ke ni memoru
pri nia di'.
Dum kuŝis mondo en granda ve',
ĝi lumon donis fidanto-ronden:

Al la homaro ĝi montris, ke
Jesuo eta senditis monden;
brilĉarmon havis, l' anĝelojn ravis
en Betlehem'.

Pri Jesueto en rakontar'
de panjo hejme ni aŭdis ofte;
La lum' pri ĉiu pacema far'
kaj vorto nin memorigos softe:
La stelo helas kaj daŭre belas
sur l' kristnaskarb'.

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag