Donacetoj subtenas amikecon

Ĉu vi ankaŭ konas tion? Estas nelonga tempo ĝis kristnasko aŭ ĝis iu naskiĝtago, kaj vi tute ne havas ideon kion doni al via Esperantista amiko. Ne senesperiĝu! Ĉi tie vi trovos kelkajn proponojn kion donaci, ne nur por la kristnaska festo.[^1]

  1. La klasikaĵoj

    Memfaritaĵoj kaj libroj ĉiam funkcias – eble speciale ĉe viaj verdaj amikoj kiuj aprezas diversecon, individuecon kaj, nu, lingvumadon. Ĉi tie mi ne proponu verajn specifaĵojn, ĉar kompreneble ege dependas de propraj ŝatoj kaj de via rilato al la donacricevonto: Vi povas pentri, brodi, triki, verki, faldi, kaj multe pli. Rilate al libroj, vi trovas kelkajn rekomendojn en la eldono 2015/4 de la Esperanto aktuell, kaj ekzemple la libroservo de la UEA ofertas specifan retpaĝon pri novaj varoj[^2], dum ĉe la libroservo de la GEA vi povas vidi liston de libroj haveblaj je reduktitaj prezoj^3.

  2. La mondo

    Esperanto estas (kaj ĉiam estu pli) tutmonda lingvo. Kaj pro tio multaj Esperantistoj ŝatas vojaĝi al diversaj lokoj kaj informiĝi pri fremdaj landoj. Por tio, termapoj ĉiam estas bona ideo. Unu vere uzebla estas la Gratmapo^4 (Scratch Map): Vojaĝemuloj povas forgrati aŭrofolian tavoleton de la jam vizititaj lokoj kaj aperigi la kolorojn sub tiu tavoleto, samtempe registradante kiom ili jam vidis de la tero.

    Dua mojosa mapo estas la Tutmonda Metroomapo[^5] (World Tube Map): Ĝi haveblas en diversaj grandecoj kaj montras la urbojn de la mondo kiel imagitan metroosistemon. Tio do estas bonkonata stilo bele aplikita.

  3. Lingvoj

    Eble viaj Eperantistaj amikoj ankaŭ ŝatas lerni aliajn lingvojn? Kio do pri aĉeti por ili lingvokurson aŭ lernolibron? Ĉi tie ekzistas ege multaj opcioj, se vi nur scias pri kiu lingvo temu ekzakte. ;) Tie helpas nur demandi!

    Mi opinias ke specife se la objekto de lernemo estas iu konstruita lingvo, vi povos ĝojigi homon per tiuspeca donaco – vidu ekzemple la Vortaron de la Klingona^6 aŭ la libron Vivanta Lingvo: La Dotrakia[^7] (Living Language: Dothraki).

  4. ..Ĝirafoj?

    Tio eble ŝajnas senrilata, sed certe vi kaj la pridonacotulo konas ĉies plej ŝatatan Esperantan vortludon: Kial ĝirafo neniam estas sola? ––– Ĉar ĝi havas kolegon! Nia lingvo vere havas rilatojn al ĉiuj ajn aspektoj de l' vivo. Kaj troveblas multaj belaj aŭ utilaj donaceblecoj ĝirafoformaj! Specife mi povas proponi la Trinkujon Ĝirafblekan^8 (Giraffe Moo) aŭ – se vi ne hezitos elspezi iom pli da mono – la Ĝiraflibroapogilojn^9 (Giraffe Bookends).

  5. Kaj fine…

    …vi povas fari donacon tre specialan, pleje ĉar ĝi estas daŭra donaco: membreco en la Germana Esperanto-Junularo. Tiu mebreco havas, kiel vi verŝajne scias, kelkajn avantaĝojn; interalie la dumonatan ricevon de via kune. La kotizojn vi trovos interrete.[^10] Ĝojon do disdonu per tiu bonege Esperantisma faro!

Nun nur restas al mi deziri al vi bonajn tagojn kaj multan ĝojon al ĉiu donacanto kaj donacricevanto!

[^1]: Kun la obligacia rimarko ke vere nur estas proponoj; nek mi nek iu alia el la kune-teamo profitas finance aŭ alie se vi aĉetas iun el la specife nomataj eksteraj artikloj. Nun ĝoju la legadon :)

[^2]: e-lingva: http://katalogo.uea.org/index.php?st=novaj

http://www.esperanto-buchversand.de/kategorien/je\_reduktitaj\_prezoj.html
https://www.luckies.co.uk/gift/scratch-map-personalised-world-map-poster

[^5]: anglalingva: http://www.firebox.com/product/6205/World-Tube-Map

http://www.buecher.de/shop/star-trek/star-trek-das-offizielle-woerterbuch-ebook-epub/okrand-marc/products\_products/detail/prod\_id/38584910/

[^7]: anglalingva: http://www.livinglanguage.com/dothraki

http://yas-ming.mysupadupa.com/collections/moo-cups/products/moo-cup--3
https://www.etsy.com/listing/92351476/giraffe-metal-art-bookends-free-usa?ref=shop\_home\_active\_3

[^10]: germanlingva: http://www.esperanto.de/de/dej/mitgliedschaft

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag